Jomo - La kongresurboj Songtexte

Cxiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Se kelkaj strebas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aux iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laux interes'
La partoprenon en kongres'

Ade de Bulonjo-cxe-la-mar'
Kongreson vidis cxiu jar'
De la valoj aux de la montar'
Alvenas l' Esperantistar'
Ecx se 'stas problemoj pri la mon'
Vojagxas ni al Vasxington'
Aux bojkoto de landoblok'
Ni iras al Vladivostok' (al la refreno)
Estis elefanta la kotiz'
En la kongreso de Pariz'
Malaperis tuta komitat'
En la kongreso de Darmstadt
Logxis ni en kooperativ'
En la kongres' de Tel-Aviv'
Varmis multe tro la atmosfer'
En la kongres' de Bonaer' (al la refreno)

Pri neuxtralec' estis la proklam'
Dum la kongres' de Roterdam'
Korsalutis nin la cxefskaben'
En la kongres' de Lihxsxtensxtejn'
Nin salutis la putinkorus'
En la kongreso de Arhus
Loka grupo de la papinfan'
En la kongres' de l' Vatikan' (al la refreno)

Pro politik' estis ja protest'
Dum la kongres' de Budapesxt'
Temis nur pri la biografi'
Dum la kongres' de Varsovi'
Ni parolis pri matematik'
Dum la kongres' de Rejkavik'
Kaj prelegis multe pri Kirurg'
En la kongreso de Hamburg' (al la refreno)

Regis nur la tohuvabohu'
En la kongres' de Katmandu'
Pro sukceso estis nur gratul'
Dum la kongreso de Seul'
Ni acxetis je nigra merkat'
En la kongreso de Rabat'
Venis paco en internagad'
Dum la kongreso de Bagdad' (al la refreno)

Ni suferis pro stranga malsan'
Dum la kongreso de Vjentjan'
Kaj timegis pro retrovirus'
En la kongreso de Vilnjus'
Nokte okazis flugakcident'
Dum la kongreso de Tasxkent'
Sed finfine estis nur kontuz'
Dum la kongreso de Tuluz' (al la refreno)
Dieser text wurde 350 mal gelesen.